?HTML>Naturdotita loko por longevivuloj en la mondo--Rugao
| | | | | | | | |


Rugao situas sur la norda bordo de la enfluejo de Yangzi-rivero. Ĝi distancas de Ŝanhajo 100 kilometrojn. Ĝi administras 20 urbetojn kaj 2 disvolvajn distriktojn. Ĝi nombras 1.45 milionojn da loĝantoj kaj areas 1 477 kvadratajn kilometrojn. Ĝi estas antikva turisma havenurbo kun disvolviĝantaj industrioj kaj komerco kadre de la ŝanhaja ekonomia cirklo ĉe la delto de Yangzi-rivero.

Estante unu el la gravaj havenurboj de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, ĝi havas multajn evidentajn avantaĝojn en la konkurenco de disvolviĝo de la regiona ekonomio.

Bona perspektivo por impeta progreso

Estante unu el la marbordaj urboj plej frue malfermitaj al la eksterlando, Rugao posedas kompare fortan vivecon kaj grandan latentan potencon por ekonomia disvolviĝo. Dank' al aktiva praktikado de internaciigo, industriigo, urbigo kaj originaligo de la ekonomio, pli kaj pli fortiĝas la disvolviĝo de la ekonomio kaj socio. En 2004 la ekonomio kreskis kun plej alta kvalito kaj plej granda rapideco, kaj dank' al tio Rugao enviciĝis inter la 100 plej fortaj gubernioj de Ĉinio rilate bazan konkurencan kapablon en ekonomio.

Facila trafiko en la regiono

Rugao situas en la trafika tereno kun Ŝanhajo kiel la centro kaj distancas de ĝi je 1.5-hora veturado. La haveno de Rugao estas unuaklasa haveno malfermita al la eksterlando, 120 kilometrojn supre de la haveno de Ŝanhajo laŭ Yangzi-rivero kaj havas 2 unuaklasajn navigejojn traireblajn por ŝipo de 50 mil toneloj. Aŭtovojo inter Nankino kaj Nantong trairas Rugao, kaj ambaŭflanke de la urbo estas po pontego super Yangzi-rivero (unu el ili estas konstruata). Fervojo kaj flughaveno dekojn da kilometroj distance de la urbo favoras Rugao per tre facila trafiko. Krome Rugao posedas abundajn riĉfontojn. Ĝi havas 48 kilometrojn da riverbordo de Yangzi-rivero, el kiuj 17.2 kilometroj estas senaluviaj, kun akvo profunda. Tie oni povas konstrui pli ol 30 dokojn por ŝipoj de 10 mil toneloj. Krome Rugao havas vastan areon kaj sufiĉan elektron kaj nombras 600 mil laborulojn. Nun en superaj mezlernejoj kaj profesiaj teknikaj lernejoj lernas 250 mil lernantoj, kaj ĉiujare diplomiĝas miloj da teknikaj laboruloj.

Bona bazo de diversaj industrioj

Delonge Rugao ĝuas la famon de loko abunda je rizo kaj fiŝoj, kaj nun tie prosperas 6 industrioj de floroj, por-eksportaj frukto kaj legomo, porko, koko, rizo kaj silko. Tiuj industrioj faris Rugao idealan lokon de agrikultura industriiĝo por disvolvi produktadon de senpoluaj kaj tonikaj manĝaĵoj kaj liveras abundan riĉfonton por kresko de industrio de Rugao. Tekstilado, konfekcio, maŝinfabrikado kaj manĝaĵoprilaborado estas tradiciaj industrioj de Rugao. Fajna ŝtala globo, vitrofibra produktaĵo, agrikultura maŝino, elektrona membrano, metala fibro kaj tonika manĝaĵo ĝuas renomon en- kaj eksterlande. Novtipa materialo, petrolkemio, kaŭĉuka pneŭmatiko, aŭto kaj akcesoraĵo estas novaj kaj ĉefaj industrioj de Rugao. Nun Rugao havas pli ol 20 originalajn blokojn de industrioj respektive kun centoj da milionoj da juanoj, ekzemple tiuj de metalurgio, maŝinfabrikado, aŭto kaj akcesoraĵo, fajna kemio, tonika manĝaĵo kaj konfekcio. Rugao prenos petrolkemion, ŝipriparadon kaj ŝipfabrikadon kaj metalurgion de altklasa rustimuna ŝtalo kiel gvidajn industriojn; prenos fajnan kemion kaj prilaboradon de elektraj maŝinoj kiel kompletigajn industriojn; kaj prenos varcirkulado-stapladon, altajn novajn teknologiojn, bioinĝenieradon, ekologian turismon kaj modernan agrikulturon kiel subtenajn industriojn.

Originala medio de homa kulturo

Vivdaŭro de Rugao-anoj preskaŭ rekordas en la mondo. Laŭ la lasta censo, Rugao nombras en la 1.45 milionoj da loĝantoj 235 homojn de pli ol 100 jaroj. La procento de longevivuloj okupas la unuan lokon inter la urboj de Ĉinio, kaj duobla al la indico rekonita de UN por longevivula vilaĝo. Kulturado de floroj kaj envazaj miniaturaj pejzaĝoj de Rugao havas longan historion, ke ĝi estas unu el la sep skoloj de envazaj miniaturaj pejzaĝoj de Ĉinio. En Rugao oni kulturas florojn kaj envazajn miniaturajn pejzaĝojn sur 9300 hektaroj da tero. Ĝi estas la plej granda bazo de orienta Ĉinio por eksportado de floroj kaj envazaj miniaturaj pejzaĝoj.

Rugao estas la plej antikva urbo de la delto de Yangzi-rivero. En la 411-a jaro tie fondiĝis gubernio Rugao kaj en la komenco de la 20-a jarcento Rugao estis honorata kiel la “Unua Granda Gubernio de Ĉinio? Tie troviĝas antikva templo Dinghui konstruita antaŭ 1500 jaroj. Krome en Rugao estas klasika ĝardeno Shuihui, unika ekzemplero de arkitekturo de Anhui-stila ĝardenistiko kaj historia restaĵo unuagrade protektata de la ŝtato. Silka tapiŝo kaj santala skulptaĵo de Rugao estas vaste konataj.

Ideala medio por investado

En 2000 Rugao establis 3 centrojn respektive por administra servo, superrego de ekonomia medio kaj superrego de administra efiko. La centro por administra servo prenas sur sin ĉiujn administrajn ekzamenon kaj sankcion kaj praktikas la politikon “akcepto ĉe unu fako, kunlabora funkciado, unuigita pagigo kaj tempolimigita traktado?

Abundo da riĉfontoj kaj sennombraj ŝancoj de komercado de Rugao atendas inteligentajn investantojn.

Havu vojaĝon en Rugao por propraokule percepti la lokon kaj klopodu kune kun la popolo de Rugao por krei grandan karieron!

 
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: jsjjh@hotmail.com Tel: +86-0513-7516402